
Roko - Pop-Roko - Pop-folko
Martin & la talpoj - Stokholmo (svedio)
Martin & la talpoj estas nova muzikgrupo fondita de Martin Wiese post longa malaktiveco de Persone.
Martin Wiese estas famkonata en la esperanto-muzika movado. Li debutis jam en la internacia esperanto-rokbando Amplifiki en 1986 kaj poste rolis kiel ĉefkantisto kaj gitaristo en la esperanta rokbando Persone post la foriro de Börje Lund.
Post la malaktiviĝo de Persone, Martin koncertis ofte sole, kaj eĉ dum Persone jam ekis solokarieron kun la apero en la dua volumo de Vinilkosmo-kompil en 1996 per la titolo Vivo duras sed vi molas.
Paralele Martin estas membro ankaŭ de la bando Jetpilot kaj tie kantas en la angla .
Martin & la talpoj estas pli-malpli la soloprojekto de Martin Wiese subtenata de diversaj amikoj-muzikistoj, kiuj helpas registri liajn kantoverkojn aŭ ankaŭ akompanas lin sur scenejo (furora kaj ne forgesebla publika apero de la Talpoj okazis dum KEF 2009 en Danio).
Martin & la talpoj daŭrigas la mision de Persone: nome krei eksterordinare bonan poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.
La unua albumo de Martin & la Talpoj, Pli ol nenio aperis ĉe Vinilkosmo en 2007. Ĝi estas nepre aŭskultenda verko. Kaj kiel talenta grafisto li mem desegnis sian portreton por la diskokovrilo.
La dua albumo, Superbazaro, aperis en 2014 kun 14 novaj kantoj kun simila mikso inter intimeco kaj energio, akustikaj kaj elektraj sonoj kiel en la unua. Ĉi-foje kun eĉ pli altkvalita produktado kaj sonbildo riĉigita de pluraj bonegaj gastmuzikistoj. Tiu, kiu ŝatas la muzikon de Martin certe ne desapontiĝos!
Malkovru tuj la albumon Superbazaro, apero la 1a de decembro 2014.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :