KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKVA017-071
Bita albumo 17 titoloj + 1 kroma trako (Bonus) - 54:57 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj

Flugantaj melodioj - Rafael Milhomem – Catalão (Goias, Brazilo)

Bita albumo kunproduktita de Rafael Milhomem - Vinilkosmo © 2018

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la bita albumo la 13an de julio 2018

 

Kun BaRok-Projekto, Rafael Milhomem jam lanĉis du albumojn en Esperantujo. Nun la artisto prezentas al ni muzikan koncepton tute malsimilan al la peza etoso de metal-bando. Flugantaj Melodioj temas pri belega instrumenta albumo kun klasikaj melodioj kiuj flugigas nin tra la sonaj ondoj. Ĝi enhavas novajn titolojn tute freŝajn, kaj ankaŭ titolojn ne oficiale lanĉitajn, kaj remastrigitajn de la sendependa albumo “Emanações Harmônicas” (Harmoniaj Emanaĵoj) (2015).

Ritaro de l´animo estas ege mistera kaj impona.

Al unu Rozo estas bela trako verkita por gitaro kaj bekfluto. Ĝi estas dediĉita al Rosana, la edzino de Rafael.

Fugo al Baĥo estis verkita por klasika gitar-duopo. Ĝi estas dediĉita al la germana majstro Johano Sebastiano Baĥo. Fugo estas speco de komponaĵo verkita en kontrapunkto por pluraj memstaraj muzikaj voĉoj. Tiu trako estas dividita en du partoj: Preludo kaj Fugo.

Paca valso estas dediĉita al Maria da Paz, la patrino de Rafael. En la portugala, paz signifas “paco”.

Knabeto estas infana kaj sopireca muziko dediĉita al la “anĝelo” Rafael Filho (filo de Milhomem) in memoriam.

La kvin Miniaturoj sonas belaj kaj emociaj. Interesa fakto estas ke kelkaj melodioj aperas en preskaŭ ĉiuj miniaturoj, ĉiam kun iu ŝanĝo. Estas plezure por la aŭskultanto kiam li perceptas tiun fakton.

La kvar Studoj por Kavakinjo estas mirindaj ĉar per tiu ĉi muzikilo oni ne kutimas ludi polifonion, kaj Milhomem montras ke kavakinjo bele kongruas kun polifonio.

Memoroj... estis registritaj de la gitara triopo El Ligno Trio en 2006. En tiuj ĉi trakoj Milhomem uzis la saman muziktemon por la tri partoj de muziko, sed la melodio sonas malsama en ĉiuj partoj.

En tiu ĉi albumo Milhomem ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn, sed li kalkulis je la gravaj subtenoj de la invititaj muzikistoj: João Fernandes (akustika gitaro) kaj João Batista Albernaz (akustika gitaro) en la titoloj “Memoroj...”, kaj Roberto Segantini (akustika gitaro) en la titoloAl unu Rozo”.

Rafael Milhomem en ĉi tiu albumo estas:
Rafael Milhomem: klasika akustika gitaro, kavakinjo, bekfluto

Gastmuzikistoj:
Roberto Segantini – gitaro en la titoloAl unu Rozo”
João Fernandes kaj João Batista Albernaz – gitaroj en la titolojMemoroj... de pluva mateno”; “Memoroj... de griza vespero” kajMemoroj... de ununura nokto”, dank´al El Ligno Trio.

Registrado kaj miksado:
Ritaro de l´ animo
registrita ĉe Estúdio Casa do Som, dank´al Elodie Bouny kaj Novas 3
Fugo al Baĥo, Knabeto, Paca valso, Al unu Rozo, Studo por kavakinjo n-ro 1 ĝis 4 , La Espero
registritaj ĉe Milhomusic
Miniaturo n-ro 1
ĝis 5 registritaj ĉe Fantom Studio
- Memoroj…
registritaj ĉe Estúdio Pandarus

Mastrigado: Triboulet ĉe Studio de La Trappe/ Vinilkosmo en Donneville, Okcitanio, Francio)

Foto: Dalvo Leão
Grafikaĵo de la kovrilo: Design Lara Artwork


1- Flugantaj melodioj

10,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP