Duobla albumo ref.: VKKD135-083AB
Duobla KD A/B (Disko A, 25 titoloj, 57:45 mn / Disko B, 24 titoloj, 56:28 mn)
Disponebla en MP3 – 320 Kb/s - OGG kaj KD formatoj
ESPERANTO SUBGRUNDE 2 - Internacia Kompilo
kunproduktita de la bandoj kaj Vinilkosmo © 2022
Duobla KD ALBUMO, sen la sendokostoj - 16€
PLENA DUOBLA ALBUMO - MP3 - 15€
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Album A Album B
La tiom atendata nova punkroka kompilo Esperanto Subgrunde vol.2 kun 49 kantoj en esperanto ĵus aperis!
La albumon partoprenas dudek tri bandoj el dek unu landoj. La unuaj ekstremrokaj bandoj kiuj ekverkis kantojn en esperanto aperis fine de la 1980aj jaroj - komence de la 1990aj. Samtiam en Francio estis fondita la esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Ekde la 1990aj ekzistis negrandaj kvantoj da subgrundaj muzikistoj apogantaj la internacian lingvon en Brazilo, Polio, Francio, Rusio, Ukrainio, Japanio, kaj apartaj bandoj en aliaj landoj.
En 2000, Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de internacia esperantokora kompilo Esperanto Subgrunde.
En marto 2022 aperas la dua volumo de tiu ĉi signifa duobla albumo. La kompilo enhavas freŝajn kantojn speciale registritajn por la eldono kaj malnovajn remalkovritajn kantojn kun restaŭrita sono. Bandoj el diversaj landoj kaj naciecoj tie ĉi estas unuigitaj ne nur per muzikĝenroj kaj la lingvo, sed ankaŭ per idealoj de esperanto.
"Esperantokoro" estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ seksismo kaj socia maljusteco, kontraŭ milito kaj baroj inter homoj.
Ni elektas liberecon, mondpacon kaj interpopolan komunikadon sen baroj!
La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" (La lernejeto) starigita de tri instruistinoj de la mezlernejo franca-perua de Lima. Ĝi celas plenumi edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon por infanoj loĝantaj en la ladurbaj kvartalaĉoj lokitaj en la altaĵoj de Lima ne havante aliron al la retaj virtualaj kursoj ekde la komenco de la kronvirusa pandemio.
Detaloj pri la projekto: Esperanta prezento de "La Escuelita"
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/194-esperanto-subgrunde-kaj-la-escuelita-la-lernejeto-lima-peruo.html
Partoprenantaj bandoj:
Ale Kosabela kaj Arrach (Argentino kaj Francio, Punk-hardkoro), Brassens Not Dead (Brassens ne mortis, Francio, kanzono anarki-punko), Corbata (Kravato, Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Tri boteloj, Germanio, punko), Eveline Paŭla (Brazilo, punk-roko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro, minckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Jan Ali Sin (Rusio, elektropunko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzono anarki-punkroko), Krio de Morto (Polio, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Polio, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Piŝamandurjes, Katalunio, rurala punko), Platano kaj Sparky Riot ( Platano kaj Sparka Ribelo, Francio, skapunko), René Binamé (Renato Bonamato, Belgio, kanzono anarki-punko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo, Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Es Lo De Menos, Argentino, garaĝroko-punkroko).

1- ESPERANTO SUBGRUNDE 2
13,34 €
Duobla KD Albumo 49 titoloj - Aĉeto de la Duobla KD
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :