KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Unuopaĵo ref.: VKBA027
Bita unuopaĵo, 1 titolo : 04:44 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC kaj Justa elsendfluo (ABONKLUBO)

Mozaiko - Kjara – Rimini, Italio

Produktado Musica di Seta © 2021

PLENA UNUOPAĴO MP3 - 1 €uro bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Oficiala apero de la unuopaĵo la 14an de aprilo 2021

 

Diskunigitaj mozaikeroj estas eroj neregulaj, malsimilaj inter si; kelkaj ja belas, aliaj ne tiom. Mozaikeroj, kiam plukitaj unuope, rakontas nenion. Ili prenas sian valoron kaj nemalhaveblan lokon nur kiam ili, kunpartige ordigitaj unu post la alia, vive elmontras neantaŭvideblan bildon kiu montras ke finfine la multaj iĝas unu.
Homo estas mozaiko, ĉar ene de homo estas buntaj ecoj kaj aro da aspektoj kaj facetoj. Kiam oni akceptas ilin, la rezulto estas ke ili igas ĉiun homon unika, ĉar ĉiu estas farita el multaj malsimilaj mozaikeroj internaj, foje kontraŭdiraj tamen esencaj, ĉar estas ili kiuj formas kian personon ĉiu homo ja estas.
Samtempe, vivante en socio en kiu oni starigas barojn ĉie ajn, socio en kiu troviĝas je la centro individuismo, socio en kiu regas nefidemo kaj timo, necesas retrovi kolektivan kunpartigon, por denove sin rigardi kaj rekoni en la mienoj, gestoj, kaj sentoj aliulaj. Tio generas ian universalan mozaikon, ian grandan artaĵon al kiu ĉiu kontribuas, en kiu estas loko por ĉiu.

Mozaiko estas la nova esperanto-kanto de la itala kantaŭtorino Kjara (Chiara Raggi).
La kanto aperas kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia unua albumo kantita en esperanto (Blua Horizonto, 2019), okaze de la tago kiu memorigas la forpason de Ludwik Lejzer Zamenhof, la fondinto de esperanto.
Teksto kaj muziko estas de Kjara, dum la esperantigo estas de Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko kaj esperanto en la Universito de Amsterdamo.

En ĉi tiu unuopaĵo estas:
Kant-autorino-komponistino: Chiara Raggi (Kjara)

Traduko/adapto: Federico Gobbo
Aranĝado: Chiara Raggi, Massimiliano Rocchetta, Piero Simoncini, kaj Michele Iaia
Orkestra aranĝado: Massimiliano Rocchetta
Arta produktado: Chiara Raggi kaj Massimiliano Rocchetta
Plenuma produktado: Musica di Seta

Chiara Raggi: voĉo, akustika gitaro, kaj elektra gitaro
Massimiliano Rocchetta: piano, klavaroj Fender Rhodes, Wurlitzer, kaj Glockenspiel
Dario Chiazzolino: elektra gitaro
Piero Simoncini: elektra basgitaro kaj kontrabaso
Michele Iaia: drumo
Kun la Ĉambrorkesto de Rimini direktita de Majstro Stefano Pecci

Registris kaj miksis Cristian Bonato ĉe Numeri Recording (Cavallino, RN, Italio)
La voĉon de Kjara registris kaj miksis Michele Iaia ĉe Valido Studio (Villa Verucchio, RN, Italio)
Mastrigado: Max Paparella ĉe Groove Sound Designer (Monteveglio, BO, Italio)

Kovrilfoto: Tamara Casula
Grafikaĵoj: Francesco Mussoni

Arta administrado: Paola Nigrelli
Gazetara oficejo: Chiara Giorgi

Fanklubo de Kjara: https://www.facebook.com/kjarafangrupo

2- Mozaiko

1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP