KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Oficiala apero de la unuopaĵo "RAPIDU, VAGONARO" de La Mondanoj la 19an de julio 2024 (revolucia dato).

7 monatojn por la apero de la unua unuopaĵeldono la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino revenas hodiaŭ kun la dua unuopaĵo "RAPIDU, VAGONARO".
La du titola unuopaĵo (la kanto kaj la instrumenta versio) estas akirebla ekde nun elŝute en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉi tie !

kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj.

La bando krome preparas novan muzikvideon kiu aperos la 2an de aŭgusto 2024.
Atendante ĝin spektu la varvideon ĉi sube:

"Ekrano" oficiala muzikvideo el la albumeto RUINOJ de Martin kaj la talpoj (Stokholmo, Svedio) la akustika kanto laŭ folk-popa stilo estas verkita kaj komponita Martin, la duan harmonian kantadon plenumas Siru Laine.

La muzikvideo aperas premiere la 12an de julio 2024!

Por mendi kaj legi pli pri la albumeto Ruinoj iru ĉi tien!

Kaj pri la artisto Martin & la talpoj  ĉi tien!

La muzikvideo "Ekrano" ĉe Jutubo:

Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj

Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj, RAPIDU, VAGONARO

Sep monatoj post la apero de la unua unuopaĵo La JUNULARO DE HODIAŬ  La Mondanoj finpreparas  novan eldonon ...

Estis longa miksado en Berlino kaj  nun la nova projekto atingis la mastrigan  etapon en la Studio de la Trappe  fare de Triboulet por la nova dutitola unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO.

Temas pri la kanto “Rapidu, Vagonaro” verkita en 1984 dum pasporta-servo-vojaĝo tra Hungario.

La Mondanoj ofte ludis “Rapidu, Vagonaro” en siaj koncertoj. Post la reviviĝo de la bando,  la kanto estis registrita profesie por la unua fojo, kun preskaŭ la originala kantoteksto kaj aranĝo. La unuopaĵo  entenos  la kantitan vesrion kaj la instrumentan  por tiuj kiuj emas  kanti sur la  muzika bazo...
La unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO, aperos oficiale la 19an de julio 2024.

Ni invitas vin malkovri la Artistan paĝon kaj ankaŭ  la decembra apero ĉi tie !

 Atendante la finpreparoj de la bita eldono  jen eta video filmita de Triboulet en la studio dum la mastrigado.

 

Oficiala eldono de la kvara bitalbumo de Martin & la talpoj, Ruinoj hodiaŭ la 25-an de junio 2024

 

Ruinoj Martin kaj la talpoj 500

 

Nur jaron post Vestiĝoj venas jam ĝia gefrata albumeto Ruinoj, kiu konsistas el ses originalaj akustikaj pecoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin.

Kiel ĉiam, temas pri melankolie melodia muziko kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj tekstoj kiuj respegulas la etoson de la muziko.

Ekde Hodiaŭ Ruinoj aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo.

kaj ankaŭ en la elsendfluaj platformoj tra agrégatoro Believe.

 

Se vi ankoraŭ ne konas la bandon Martin & la talpoj iru al la artista paĝo ĉi tie:

 

Sekve aperos la 12an de julio la muzikvideo de la kanto "Ekrano".

Dume ĉe Jutubo estas disponeblaj la malnovaj muzikvideoj de la bando kaj la varbvideo de la albumeto Ruinoj:

 

kaj la resuma video pri la enhavo de la albumeto Ruinoj registrita en la hejmstudio de Martin en Stokholmo:

"Amikeco", dua muzikvideo el la albumeto Dezertoj de Armel Amiot aperas premiere la 14-an de junio 2024!

La unua kanto el la EP Dezertoj estis "Nek viro, nek virino".
Kanto kun malhela teksto, malgraŭ sia blusa ritma moviĝo.
La video estis filmita en la maroka dezerto ĉe sunsubiro, kiel decas por tiu rakonto pri falo. "Amikeco" estas la hela, pozitiva flanko de ĉi tiu paro de kantoj, ĝi rakontas pri amikeco kaj ĝiaj ĝojoj, la sekureco kiun ĝi alportas al ni.
Sur ritmo de nov-orleana karnavalo, ĝojo kaj danco envenas...

Tre logike, estis en la sama loko, sed ĉe sunleviĝo, kie la bildoj estis filmita de Vincent Cerda.

Por malkovri la albumeton Dezertoj de Armel Amiot  iru ĉi tien!

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP